Politiko pri privateco ĉe Pasporta Servo

En efiko ekde 28-a de majo 2018


Tiu ĉi dokumento celas priskribi la tipojn de viaj informoj kaj datenoj kiujn ni kolektas, la manierojn en kiuj tiuj datenoj estas uzataj (krom la evidenta celo provizi al vi “Pasportan Servon”), kun kiu ili estas kundividitaj, kaj kiajn opciojn vi havas rilate la privatecon de viaj datenoj. La diversaj partoj de la dokumento klarigas kiamaniere ni kolektas la informojn kaj kiamaniere ni pritraktas ilin.

De tempo al tempo ni povas ĝustigi aŭ modifi la kondiĉojn kaj la tekston de tiu ĉi privateca politiko; en tiuj okazoj ni aktualigos la daton ekde kiu la teksto efikas kaj sciigos vin pri la ŝanĝoj. Via daŭra uzado de Pasporta Servo indikas konsenton je la kolektado kaj uzado de la datenoj rilataj al vi, kiel priskribite en tiu ĉi dokumento.


Informoj kiujn ni kolektas dum via uzado de la retejo
Salti al sekva sekcio
Informoj kiujn vi propravole kundividas kun ni:
  • Datenoj por konto. Kiam vi registriĝas ĉe Pasporta Servo, ni bezonas scii viajn uzanto-nomon kaj retpoŝtan adreson. Notu ke ekzistas aĝlimo por ekuzi Pasportan Servon kaj vi devas esti almenaŭ 16-jaraĝa en la momento de registriĝo.
  • Datenoj por profilo. Vi povas aldoni informojn pri vi mem; tiuj informoj inkluzivas nomo(j)n, genron, naskiĝdaton, sin-priskribon, kaj profilbildojn. Provizo de tiuj ĉi datenoj estas nedeviga, krom esceptoj detaligitaj sube. Ili konsistigos parton de via profilo kaj estos videblaj al ĉiuj aliaj uzantoj de la retejo (kun la escepto de naskiĝdato: ni montras vian aĝon sed ne la ekzaktan daton [*]); kelkaj datumeroj, nome la profilbildo kaj la persona(j) nomo(j), estas publike videblaj ankaŭ al vizitantoj de la retejo kiuj ne estas registriĝintaj. Vi havas la eblecon mal-publikigi tiujn ĉi informojn. Esceptoj:
    • Se vi emas ĉiĉeroni aŭ trinkejumi kun gastoj, vi devos provizi vian nomon kaj naskiĝdaton. Aldone, vi devas havi almenaŭ 16 jarojn.
    • Se vi emas gastigi, vi devos provizi vian nomon kaj naskiĝdaton. Aldone, vi devas havi almenaŭ 17 jarojn.
    • Se vi emas gastigi kaj esti aperigita en la presita libreto, vi devos krom la supraj informoj provizi ankaŭ vian genron.
  • Kontakto-informoj. Vi povas aldoni al via profilo por-publikan retpoŝtan adreson kaj telefonnumerojn. Vi havas la kontrolon pri kie ĉiu el tiuj ĉi datumeroj aperu kaj kiu vidu ilin [*].
  • Datenoj de loĝejo(j). Aldonante loĝejon, vi povas indiki la adreson, la kondiĉojn en via loĝejo, kaj liberformatan priskribon. Provizo de tiuj ĉi datenoj estas nedeviga, krom esceptoj detaligitaj sube. Nur uzantoj eksplicite menciitaj fare de vi povos vidi vian plenan adreson [*]. Via loĝlando estas publike videbla ankaŭ al vizitantoj de la retejo kiuj ne estas registriĝintaj; vi havas la eblecon mal-publikigi tiun ĉi informon. La informojn pri viaj kunloĝantoj, kiujn vi mem provizas (nomo(j)n, genron, naskiĝdaton, kaj tiel plu), vidos la eksplicite menciitaj uzantoj kaj, se vi ebligos tion en la agordoj, ankaŭ aliaj registriĝintaj uzantoj. Se la kunloĝanto mem estas uzanto de la retejo, la reguloj rilate datenojn de profilo aplikiĝas. Esceptoj:
    • Vi devas indiki la landon en kiu la loĝejo troviĝas kaj la geografian pozicion de la loĝejo sur la mapo.
    • Se vi emas ĉiĉeroni aŭ trinkejumi kun gastoj, vi devos provizi la nomon de la urbo.
    • Se vi emas gastigi, vi devos provizi la nomon de la urbo, la nomon de la proksima granda urbo se via loĝejo fakte troviĝas en urbeto aŭ vilaĝo, kaj la adreson de la loĝejo.
    • En iuj landoj la provinco aŭ subŝtato estas nepra parto de adreso; se via loĝejo troviĝas en tia lando, vi devos provizi ankaŭ tiun ĉi informon kune kun la nomo de la urbo.
  • Korespondaĵoj kun aliaj uzantoj. Kontaktado de uzantoj de la retejo estas efektivigata pere de interna komuniko-sistemo. Por ebligi tion, ni kolektas kaj konservas la enhavon de la mesaĝoj en nia sistemo.
  • Aliaj informoj. Uzante la serĉo-mekanismojn de la retejo, vi sciigas al ni ŝlosilvortojn laŭ kiuj trovi profilojn de aliaj uzantoj.
  • [*] Datumerojn markitajn per steleto povas ĉiam vidi la landaj organizantoj de via lando, indikita per la lokiĝo de via loĝejo. Pli detale en la sekcio Kundivido de Informoj sube.
Informoj kiuj estas kolektataj aŭtomate:
  • Protokolaj datenoj pri uzado. Interagoj kun la retejo estas registritaj en protokolo fare de la retservilo, eĉ kiam vi ne estas ensalutinta aŭ ne kreis konton ĉe Pasporta Servo. La registritaj informoj inkluzivas URL-ojn kiujn vi aliris, la URL-on de la paĝo plusendinta vin al PS, tempon de aliro, tipon de retumilo kaj en ĝi agordita(j)n lingvo(j)n, operaciumon, kaj IP-adreson.
  • Lokigo. Iuj funkcioj de la retejo povas provi diveni vian geografian lokigon; tiu ĉi informo estas uzata nur momente kaj ne estas registrita aŭ en ajna alia maniero konservita en la datumbazo.
  • Datenoj sekve de mezurado. Diversaj teĥnologioj, kiel kuketoj, gvato-rastrumeroj (angle: web beacons), kaj spuro-ligiloj (angle: tracking links), ebligas al ni kolekti specifajn statistikajn datenojn kaj sekve komprenon de uzado de la retejo, monitoradon de agado, mezuradon de vizitoj, kaj rekonon ĉu retpoŝta mesaĝo atingis adresaton kaj estis legita. Por pliaj informoj bonvole vidu la sekciojn Kuketoj kaj Mezurado sube.
Informoj kiuj originas de eksteraj provizantoj:
  • En la okazo kiam vi alvenas al la retejo de Pasporta Servo pere de plusendilo sur alia retpaĝo, la URL de tiu paĝo estas registrita en la retservila protokolo.
Inter gastigantoj kaj gastoj

Dum certaj datumeroj, ekzemple via plena adreso aŭ la telefonnumeroj, estas kutime kaŝitaj de la aliaj uzantoj de la retejo (krom la landaj organizantoj de via lando), vi povas elekti malkaŝi ilin por specifa uzanto pere de la paĝo ‘Permesitaj Uzantoj’ de via loĝejo. Ili restos videblaj al tiu uzanto dum kiam ties nomo daŭre estas en la listo.

Kun landaj organizantoj

La plenajn informojn en via profilo, inkluzive de naskiĝdato, la kontakto-informojn (kiel telefonnumeroj aŭ por-publika retpoŝta adreso), la plenan adreson de via loĝejo kaj la detalojn de la kunloĝantoj, povas ĉiam vidi landaj organizantoj (LO-j) de la lando en kiu la loĝejo situas.

Se vi havas kelkajn loĝejojn, ni diru en lando Ώξ kaj en lando Έφ, tiam LO-j de Ώξ vidos la datenojn de via profilo kaj de via loĝejo en Ώξ sed ne povos vidi la ne-publikajn informojn pri loĝejo en Έφ; same, sed inverse, por LO-j de Έφ.

La nomoj de la landaj organizantoj por ĉiu lando kaj ligiloj al iliaj profiloj aperas en la paĝo LO-j.

Kun ĝenerala publiko

Kelkaj partoj de via profilo, nome via(j) persona(j) nomo(j), via profilbildo, kaj via lando estas konsiderataj kiel via publika imago kiu estas alirebla fare de ajna vizitanto de la retejo eĉ se tiu ne estas registriĝinta kaj pere de interretaj iloj (ekzemple, ret-serĉiloj). En la agordoj de via profilo vi povas elekti mal-publikigi tiujn ĉi informojn; tiuokaze via nomo ligita al Pasporta Servo ne aperos en serĉiloj kaj aliro al la datenoj postulos registriĝon en la retejo.

Kun eksteraj organizoj

Krom la sube detaligitaj okazoj, ni ne kundividos viajn informojn kun eksteraj provizantoj de servoj aŭ aŭtoritatoj.

  • Cele al faciligi la kompleksan taskon de transportado kaj administrado de retpoŝtaj mesaĝoj, ni utiligas la servon de la firmao SendGrid. La datenoj estas konservitaj sur serviloj en Usono; SendGrid, Inc estas atestita kadre de la Privatecaj Ŝirmoj Usono–EU kaj Usono–Svislando. SendGrid utiligas kromajn eksterajn prilaborantojn por provizi la retpoŝto-pritraktajn servojn. En la okazo kiam SendGrid transdonas la datenojn al kroma prilaboranto, kaj pritraktado de la datenoj ne laŭas la principojn de la Privateca Ŝirmo, la respondeco kuŝos ĉe SendGrid.
  • La ret-serĉiloj utiligas indeksrobotojn por krei indekson de interreto, kaj tiuj iloj rajtas trarigardi la publikajn paĝojn de ajna retejo, inkluzive de Pasporta Servo. Inter tiuj paĝoj estas inkluzivita via por-publika profilo, kiel detaligite supre ĉe “Kundivido de informoj kun ĝenerala publiko”. Vi rajtas elekti mal-publikigi tiujn ĉi datenojn. Kaze kiam vi ŝanĝas la agordon, iom da tempo povas pasi ĝis kiam la indekso de serĉilo estos ĝisdatigita. Dume la informoj daŭre restos troveblaj. La serĉilo povas ankaŭ reteni paĝojn en kaŝmemoro, eĉ se tiuj ne plu estas alireblaj; ni ne povas influi tion nek ŝanĝi la metodojn de indeksado. En iuj kazoj vi rajtus peti forigon de la ne-publikaj informoj el la indekso — por tio sinturnu vin rekte al la firmao funkciiganta la serĉilon.
  • Kun la intenco subteni sekurecon kaj laŭleĝan agadon, ni povas pludoni privatajn informojn al juraj instancoj aŭ aŭtoritatoj se ni opinias ke tio estas pravigeble necesa por konformi al la aplikeblaj leĝoj, regularoj, juraj procesoj aŭ registaraj postuloj, inkluzive de postuloj pri nacia sekureco. Ni rezervas la rajton tion fari ankaŭ por gardi la observon de niaj politikoj kaj kondiĉoj de uzo fare de uzantoj, por protekti la sekurecon kaj integrecon de niaj servoj, kaj por ŝirmi Pasportan Servon, niajn uzantojn, kaj la ĝeneralan publikon forde damaĝa aŭ kontraŭleĝa agado.
Jura respondeco

Pri la sekureco de viaj datenoj kaj ilia laŭa traktado laŭleĝe respondecas la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO): Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando.

Ni uzas teĥnologiojn nomatajn kuketoj kaj en-retumila stokado. Kuketoj estas etaj dosieroj konservitaj helpe de la retumilo sur la aparato, kiun vi uzas por aliri Pasportan Servon (ekz., via komputilo aŭ via poŝtelefono), kaj estas transsenditaj reen al la servilo de PS dum vi uzas la servon. La stokejo provizas similan funkcion, sed permesas konservi pli da informoj kiuj aldone ĉiam restas loke ene de via retumilo.

La kuketoj permesas al ni:
  • Daŭre identigi vin dum vi estas konektita al la retejo kaj ankoraŭ ne elsalutis (esenca rolo);
  • Konservi viajn preferojn (esenca rolo);
  • Kompili statistikojn pri uzmanieroj de la retejo (vidu la sekcion Mezurado sube).
La retumila stokejo permesas al ni:
  • Konservi viajn preferojn (esenca rolo).

Kuketoj kaj stokejo rilataj al Pasporta Servo povas esti forviŝitaj pere de via retumilo; kutime tio fareblas en la sekcio ‘Privateco’ de la retumilaj agordoj. Aldone, kuketoj povas esti tute malebligitaj (por ajnaj kuketoj aŭ nur tiuj de PS). Tamen, tia agordo malebligos uzi plejparton de la funkcioj de la retejo, ĉar ili estas dependaj de la ebleco identigi la ensalutitan personon, kio siavice estas dependa de speciala “sesio-kuketo”.

Teĥnologioj de mezurado
Salti al antaŭa sekcio

Sur la retejo de Pasporta Servo estas kompilataj statistikoj pri la uzmanieroj. Tiaj statistikoj helpas al ni kompreni kiel vizitantoj interagas kun la retejo kaj kiuj ŝanĝoj plibonigus la uzon. Tion ni faras helpe de la servo Google Analytics; por funkciigi ĝin, la firmao Google – helpe de via retumilo – konservas kuketojn kun hazardaj numeroj sur la aparato, kiun vi uzas por aliri PS-n. Tiuj kuketoj estas ĉiam validaj nur por la retejo de PS kaj influas neniujn aliajn retejojn nek programojn sur via aparato.

La kolektitaj datenoj estas anonimaj: viaj personaj detaloj ne estas inkluzivitaj kaj via IP-adreso estas tranĉita (nur parto de ĝi estas uzata por la statistikoj). La datenoj estas konservitaj sur la serviloj de Google en Usono; se postulitaj fare de juraj instancoj, Google povas transdoni ilin. Ni ne povas influi tion. Google, LLC estas atestita kadre de la Privatecaj Ŝirmoj Usono–EU kaj Usono–Svislando.

La jenaj kuketoj estas konservitaj:

Nomo de kuketo Celo de kuketo
_ga, _gid Ebligas distingi vin dis de aliaj vizitantoj, noti ĉu estas via unua vizito al la retejo, kaj registri la manieron en kiu vi uzas la retejon, per anonimigita metodo.
_gat Ebligas kalkuladon de suma nombro de vizitantoj kaj limigon de trafiko rilata al la statistika mezurado.

Ni ne uzas la reklamajn servojn de Google, nek kombinas aliajn ĝiajn servojn kun la datenoj el Google Analytics. Sekve tiuj ĉi informoj ne povas esti uzitaj fare de Google por identigi vin tra ĝiaj reklamaj retoj (ekzemple, por personigitaj reklamoj). Ni ankaŭ ne kundividas la datenojn derivitajn el la menciitaj kuketoj kun kromaj eksteraj liverantoj.

Por malebligi la uzon de Google Analytics sur via konto ĉe Pasporta Servo, ensalutu kaj ĉe la agordoj de via profilo, malelektu “Mi konsentas esti enkalkulata fare de interago-mezuraj iloj.”. Tiamaniere, neniuj statistikoj pri via uzado de la retejo estos kolektataj, kie ajn vi ne ensalutus. Se vi ne jam havas konton, registriĝu, kaj sekve kreu profilon. Se vi deziras ke la ilo ne uzu viajn informojn, sen krei konton kaj profilon ĉe Pasporta Servo, vi povas instali la ellasan retumilan aldonaĵon provizitan far Google aŭ ŝalti la agordon “Ne Spuru Min” (“Do Not Track”, DNT, angle) ene de via retumilo se ĝi subtenas tion. Kutime tiu ĉi opcio troviĝas en la sekcio ‘Privateco’ de la retumilaj agordoj. Ambaŭ paŝoj efikos nur por la retumilo ene de kiu vi instalis la aldonaĵon aŭ kies agordojn vi modifis.

Nia provizanto de retpoŝtaj servoj SendGrid aparte registras la pritrakto-ŝtupojn de ĉiu retpoŝta mesaĝo sendita fare de aŭ per Pasporta Servo, kaj kompilas statistikojn pri uzitaj poŝtprogramoj kaj manieroj legi la mesaĝojn. Tio helpas al ni adapti la formaton de la mesaĝoj tiel ke ili pli taŭgus al la poŝtprogramo kiun vi uzas. Krome la registrado de la ŝtupoj permesas al ni spuri la kialojn en la okazo kiam mesaĝo ne atingas adresaton.

Ambaŭ tiuj taskoj estas efektivigataj per spuro-ligiloj, kiuj enhavas unikan identigilon por ĉiu retpoŝta mesaĝo sendita fare de aŭ per PS. Tia identigilo konsistas el kombino de literoj kaj ciferoj, kaj estas atribuita al la mesaĝo far SendGrid en momento de ĝia sendo. La identigilo ne enhavas viajn personajn detalojn nek ajnan parton el la enhavo de la mesaĝo.

La menciitaj ligiloj ĉiam komenciĝas per:

http://ligilo.pasportaservo.org/wf/

Aparte de spuro-ligiloj, SendGrid utiligas gvato-rastrumerojn (angle: web beacons) por scii ĉu la retmesaĝo atingis la adresaton kaj ĉu ĝi estis malfermita. Gvato-rastrumeroj estas travideblaj bilderoj aldonitaj al la enhavo de la mesaĝo kaj funkcias en la sama maniero kiel la spuro-ligiloj; ili estas distribuataj per la sama retadreso kiel la menciita ĉi-supre.

Tiu ĉi politiko estas en efiko ekde 28-a de majo 2018.