Pasporta Servo: Internacia gastiga servo per Esperanto

Pasporta Servo estas adresaro de homoj el la tuta mondo, kiuj senpage akceptas gastojn en siaj hejmoj. Por tio, la gasto(j) kaj la gastiganto(j) devas nur scipovi Esperanton. La adreslibro 2017, unuafoje kompostita laŭ aŭtomatigita maniero, enhavis 974 konfirmitajn gastigantojn el 81 landoj. Nuntempe en la servo estas registritaj 2402 gastigantoj el 120 landoj kaj ofertantaj gastigon en 1746 diversaj urboj.

Simbolo: Mapo

Simbolo: Domo

La gastigantoj indikas la kondiĉojn, ekz-e pri nefumado, aŭ la nombron de gastoj aŭ tranoktoj, kaj povas mencii diversajn komentojn pri siaj interesoj, deziroj, atingebleco kaj simile. Gastigantoj ĝuas akcepti homojn el diversaj landoj, gastoj ĝuas senpagan restadon, kaj ili facile interkomunikas per Pasporta Servo en Esperanto. La praktikajn konsekvencojn de uzado de Pasporta Servo vidu en filmeto de Oleg Zabolotnij. Ofte, gastigantoj helpas al la gastoj pri transportado, ekkoni la lokon, ktp.


Se vi havas iun ajn demandon, ne hezitu skribi al la teamo de PS: saluton [cxe] pasportaservo.org aŭ en la telegrama diskut-grupo.

Simbolo: Retpoŝto