Pasporta Servo: Internacia gastiga servo per Esperanto
Pasporta Servo estas adresaro de homoj el la tuta mondo, kiuj senpage akceptas gastojn en siaj hejmoj.
Por tio, la gasto(j) kaj la gastiganto(j) devas nur scipovi Esperanton. La adreslibro 2017, unuafoje
kompostita laŭ aŭtomatigita maniero, enhavis 974 konfirmitajn gastigantojn el 81 landoj.
Nuntempe en la servo estas registritaj 2452 gastigantoj el 121
landoj kaj ofertantaj gastigon en 1784 diversaj urboj.
La gastigantoj indikas la kondiĉojn, ekz-e pri nefumado, aŭ la nombron de gastoj aŭ tranoktoj, kaj povas
mencii diversajn komentojn pri siaj interesoj, deziroj, atingebleco kaj simile. Gastigantoj ĝuas akcepti
homojn el diversaj landoj, gastoj ĝuas senpagan restadon, kaj ili facile interkomunikas per Pasporta
Servo en Esperanto. La praktikajn konsekvencojn de uzado de Pasporta Servo vidu en
filmeto de Oleg Zabolotnij.
Ofte, gastigantoj helpas al la gastoj pri transportado, ekkoni la lokon, ktp.
Aŭtorrajta atribuo:
La ĉefa piktograma tiparo estas
Font Awesome
fare de Dave Gandy
laŭ licenco SIL OFL 1.1.
Iuj telefon-simboloj en piktograma tiparo de Pasporta Servo (“PS-Signaro”) estas bazitaj
sur konturoj el la tiparo
Entypo+
fare de Daniel Bruce
kaj sub licenco CC BY-SA 4.0.
La retpoŝt-kontakta piktogramo estas derivaĵo de libera verko far
BKTN.
La grafikaĵoj por Facebook (Meta Platforms, Inc.), Twitter (X Corp.),
Mastodon (Mastodon gGmbH ), Telegram (Telegram Messenger Inc.),
YouTube (YouTube, LLC ), kaj GitHub (GitHub, Inc.)
estas komercaj markoj de iliaj respektivaj posedantoj.
Simboloj por ĉiĉeronado kaj trinkejumado estas bazitaj sur piktogramoj fare de
Freepik
distribuitaj per
flaticon.com
kaj sub licenco CC BY 3.0.
La retejo-identigaj grafikmarkoj kaj la respektivaj agordaj instrukcioj estis produktitaj
helpe de
RealFaviconGenerator.