La lastaj novaĵoj pri Pasporta Servo

Pasporta Servo ne plu subtenas IE

La retumilo Internet Explorer 11 de firmao Mikrosofto naskiĝis en oktobro 2013 kaj estis oficiale retirita je 15a de junio 2022. Ĝia kadukeco signifas ke multaj – jam normigitaj – teĥnologioj de la moderna TTT ne funkcias en ĝi. En la lastaj 2 jaroj ni observis ĉu iuj el niaj uzantoj daŭre vizitas PS-n per Internet Explorer; bonŝance nur 3 uzantoj tion faris, lastfoje en aŭgusto 2022. Tio signifas ke Pasporta Servo povas sekure ne plu zorgi pri retrokongruo kun IE11, kaj ekadopti modernajn teĥnologiojn.


Antaŭjarfina cimo-ĉaso

Ni kaptis iom da cimoj kaj forsendis ilin al pli varmaj landoj, ĉar en Nederlando (kie troviĝas la servilo de Pasporta Servo) estas vintro.

legi pli

Sciigu kion gastoj atendu en/ĉe via domo

Gastigantoj ne devas plu limigi sin al tro baza listo de kondiĉoj. Kontrolu la plivastigitan liston kaj ĝisdatigu la detalojn de via loĝejo, por ke gastoj pli bone sciu kion atendi kaj povu trovi la plej taŭgan loĝejon per la serĉilo.

legi pli

Adaptita maniero trovi gastigantojn (kaj ne nur)

Ekde kelkaj tagoj funkcias la pliampleksigita serĉilo en la retejo. Se antaŭe eblis trovi gastigantojn nur laŭ geografiaj regionoj, la “detala serĉo” havigas la eblecon indiki diversajn deziratajn kondiĉojn kaj eĉ trovi homojn laŭ ilia nomo. Krom tio, vi ne plu estas limigita je gastigantoj: la serĉilo nun permesas trovi ĉiĉeronojn (tiujn kiuj markis “volonte montros la ĉirkaŭaĵon al vizitantoj” ĉe sia profilo) kaj simple tiujn kiuj volonte pasigos kun vi iom da tempo ĉe taso de varma aŭ malvarma trinkaĵo. Esploru la eblecojn uzante la butonon “Agordoj de serĉado” apud la serĉo-kampo.


Ĝisdatigo — junio 2022

En la lastaj jaro-kaj-duono ne aperadis aktualigoj, kaj tio povus ŝajnigi ke PS “dormas”. Sed tiu falsa impreso estas ja... falsa. Farataj estis multaj diversaj ŝanĝoj, kun plejparto de ili “sub-haŭtaj” – ne rekte atesteblaj ĉe la videbla interfaco. Legu plu por la detaloj.

legi pli

Elektu viajn preferatajn telefonnumerojn

Foje homoj havas kelkajn telefonnumerojn per kiuj oni povas atingi ilin. Ekde nun la ordo en kiu la numeroj aperas en via profilo gravas – la plej supra numero ĉiam aperos unua.

legi pli

Trovu vin!

Ĉu vi ŝatus scii kiuj gastigantoj troviĝas en via nuna fizika ĉirkaŭaĵo? Aŭ vi estas survoje al domo de gastiganto sed malfacile sukcesas orientiĝi en la nova loko? Uzu la butoneton “Trovu mian pozicion” ⦿ sur la mapoj en PS. Kombinu kun la butoneto “Tutekrana reĝimo” por pli komforta navigado.


Eta mapo = lacaj okuloj

La priskribon de ĉiu loĝejo akompanas mapeto montranta proksimuman geografian ĉirkaŭaĵon en kiu la loĝejo troviĝas. Ni konstatis ke sur poŝtelefonaj ekranoj ĝi estas vere tro eta kaj malfacile permesas vidi detalojn. Tial ni aldonis butonon al ĉiu tia mapeto, per kiu eblas grandigi ĝin je la tuta ekrano. (La butono funkcias ankaŭ por ordinaraj komputiloj kun grandaj ekranoj!)



Pli sekura retejo

Ni laste aktualigis la bibliotekojn sur la servilo kaj la komunik­kanalon je pli sekuraj versioj. Tio signifas ke PS ne plu subtenas TLS 1.0 kaj 1.1; se vi daŭre uzas Windows XP (eldonitan en 2001) aŭ tre malnovan Android (ĝis KitKat 4.4, eldonitan en 2013) aŭ tre malnovan iPhone (ĝis inkluzive iOS 4, eldonitan en 2010), la retejo ne plu funkcios por vi. Sed vi ne uzas tiujn operaciumojn, ĉu ne ;-) (se vi daŭre uzas, konsideru ke ili estas tre nesekuraj kaj indas ĝisdatigi al pli moderna versio). En Internet Explorer versioj 9 ĝis 10 kaj en Firefox versioj 24 ĝis 26 eblas permane ŝanĝi la agordojn, por ebligi TLS 1.2; La pli novaj versioj jam aŭtomate subtenas tiun ĉi pli sekuran komunik­kanalon.


Pli stabila retejo

Verŝajne vi rimarkis ke en la lastaj monatoj la retejo kelkfoje ne estis atingebla. Ni finfine sukcesis izoli kaj elimini la kernan problemon, danke al sugestoj de Joop (por la teĥnikemuloj: temis pri memorliko pro uzo de PyUCA). La retejo nun funkcias en multe pli stabila maniero.


Pluraj aldonoj kaj ŝanĝoj

Ni bedaŭras konstati ke dum longa tempo mankis aktualigoj pri la stato de la retejo. Tamen, tio ne signifas ke nenio okazis ekde la lasta novaĵo. Fakte, sen fanfaroj, multaj plibonigoj estis enkondukitaj. (Legu la plenan afiŝon por ekscii pli da detaloj.)

legi pli

Nova serĉilo kaj… mapo!

Post monatoj da laboro pri geografia sistemo, ni ĝoje anoncas du novaĵojn: la novan serĉilon kaj la mondmapon!

La nova serĉilo ne plu montros nur la gastigantojn ene de la urbo aŭ lando kiun vi elektis, sed ankaŭ la plej proksimajn de tiu loko. Pro tio vi ĉiam ricevos rezultojn, eĉ se la plej proksima gastiganto estas 2000 km-ojn for de via serĉpeto.

La plej gastigemaj gastigantoj certe ĝojos esti pli troveblaj!

Kaj la tre atendita kaj petata funkciaĵo estas la monda mapo! Nepre malkovru ĝin kaj esploru.


Post ses jaroj, la libreto revenas!

Post ses jaroj da atendado kaj monatoj da laboro, la PS-libreto 2017 estas akirebla ĉe la libroservo de UEA!

Tiu ĉi eldono enhavas 974 adresojn el 81 landoj.