Hej, samideano! Ĉu vi…
- havas liberan ĉambron aŭ liton en via hejmo;
- volas helpi samideanojn, kiuj vizitas vian urbon; aŭ
- …simple volas trinki bieron aŭ kafon kaj pasigi bonan tagon kun aliaj homoj tra la tuta mondo?
Iĝu gastiganto en la tutmonda reto de Pasporta Servo! Ni serĉas homojn tra la tuta mondo, kiuj lastatempe (aŭ ne) lernis Esperanton kaj nun deziras aparteni al tiu ĉi kreskanta reto de gastigemaj homoj en pli ol 120 landoj!
Kio estas Pasporta Servo?
Pasporta Servo (PS) estas adresaro de homoj el la tuta mondo, kiuj senpage akceptas gastojn en siaj hejmoj. Ekde 1974, ĝi faciligas la starigon de kontaktoj trans limoj de lingvoj, kulturoj kaj generacioj, kaj estas unu el la plej gravaj kaj popularaj servoj de TEJO. Nuntempe en la servo estas registritaj pli ol 2400 gastigantoj el 121 landoj kaj ofertantaj gastigon en 1801 diversaj urboj.
Imagu: Vi estas vojaĝanta en alia lando sed vi volas ŝpari kostojn en hoteloj. Samtempe, vi ankaŭ ŝatus enprofundiĝi en la loka kulturo kaj renkontiĝi kun novaj homoj. Kial ne serĉi lokan esperantiston kaj gasti dum unu aŭ pluraj tagoj en ties hejmo, tute senpage?
Pasporta Servo konstruas inter ĉiuj esperantistoj la sentojn de komunumo, reciproka fido, kaj malfermiteco, ke vi, esperantisto, estas bonvena al la hejmoj de aliaj homoj nur pro la fakto, ke vi parolas la internacian lingvon!
Spektu ĉi tiun novan filmeton en Jutubo por scii pli.
Kion mi bezonas fari por iĝi gastiganto en Pasporta Servo?
Uzado de Pasporta Servo estas tute senpaga kaj ankaŭ tre facila kaj por gastigantoj, kaj por gastoj! Ĉar ĝi estas servo por esperantistoj, minimume necesas scipovi Esperanton (se vi komprenas ĉi tiun frazon, vi jam plenumis unu postulon) kaj krome aĝi almenaŭ 16 jarojn.
Por iĝi gastiganto, simple iru al http://pasportaservo.org kaj alklaku la butonon “Registriĝi” por krei konton. Poste, kompletigu vian profilon aldonante viajn priskribon, loĝadreson, telefonnumeron kaj publikan retadreson. Certigu, ke la datumoj pri vi estas kompletaj kaj ĝustaj. Ne zorgu, ĉar via kompleta informo ne videblas al ĉiuj sen via eksplicita konsento.
Por konekti vin kun viaj idealaj gastoj, vi ankaŭ povas fiksi certajn kondiĉojn pri gastigado (ekz. “Ne fumu”, “Hejmbestoj estas bonvenaj”, “Mi bezonas 30-tagan antaŭsciigon”, ktp.)
Por iĝi uzanto (sen esti gastiganto), vi simple povas krei vian konton sen aldoni loĝejon.
Mi ne havas liberan dormspacon por aliaj esperantistoj en mia hejmo. Ĉu mi ankoraŭ povas iĝi gastiganto?
Jes, senprobleme! Estas pluraj manieroj iĝi gastiganto: ekzemple, vi ankaŭ povas, laŭ via plaĉo:
- bonvenigi gaston al via hejmo por manĝi pladojn kuiritajn de vi (aŭ rigardi vian riĉan kolekton da Esperanto-libroj);
- ĉiceroni gaston tra via urbo por vidi la plej belajn kulturajn kaj historiajn trezorojn (aŭ aliri al sekretaj lokoj ekster la turismaj zonoj); aŭ
- renkontiĝi kun gasto ĉe loka kafejo, restoracio aŭ trinkejo por komforte konatiĝi kaj ekzerciĝi pri Esperanto-parolado.
Estas multaj ebloj! Vi povas indiki ĉion tion en via profilo kiel gastiganto! Ne forgesu indiki vian urbon, por ke homoj povu facile trovi vin.
Kiel mi povas aliri la PS-adresaron?
Pasporta Servo aperas kiel reta adresaro (alirebla nur al registritaj kaj ensalutintaj uzantoj). Simple uzu la serĉilon aŭ rigardu la tutmondan mapon por trovi gastigantojn en la urbo aŭ lando, al kiu vi deziras vojaĝi.
Krome, TEJO ankaŭ planas, kun la subteno de Universala Esperanto-Asocio (UEA), eldoni paperan libreton en 2026. La libreton vi povos mendi poste en la jaro (ni anoncos kiam ĝi estos havebla), kaj ĝin vi povos facile porti ien ajn dum via vojaĝo por kontaktiĝi kun aliaj esperantistoj, eĉ kiam vi ne havas retkonekton! (La lasta papera eldono de PS aperis en 2017.)
Se vi volas aperi en la libreto kiel gastiganto, aliĝu prefere ĝis la 12-a de aprilo 2026! Aŭ, se vi jam estas ekzistanta gastiganto, nepre aktualigu viajn datumojn por aperi en la libreto.
Se vi havas demandojn pri Pasporta Servo, kontaktu nin ĉe saluton@pasportaservo.org.
Se vi ricevis mesaĝon postulantan de vi konfirmi vian konton, ĝi estas falsa.
En la lastaj tagoj Pasporta Servo troviĝis sub atakoj, kiuj komenciĝis merkrede 10-an de decembro kaj daŭris ĝis vendredo la 12-a de decembro. La krimuloj kreis plurajn kontojn, ĉirkaŭirante la protektojn kontraŭ robotaj registriĝoj, kaj dissendis trompajn mesaĝojn per la retejo. Tiuj mesaĝoj – plejparte en Esperanto! – provis fraŭdi la uzantojn kaj ŝteli iliajn kreditkartajn informojn. Ne komuniku kun la trompaj kontoj kaj ne eniru la retpaĝojn kiujn ili petas vin viziti.
legi pli
La retumilo Internet Explorer 11 de firmao Mikrosofto naskiĝis en oktobro 2013 kaj estis oficiale retirita je 15a de junio 2022. Ĝia kadukeco signifas ke multaj – jam normigitaj – teĥnologioj de la moderna TTT ne funkcias en ĝi. En la lastaj 2 jaroj ni observis ĉu iuj el niaj uzantoj daŭre vizitas PS-n per Internet Explorer; bonŝance nur 3 uzantoj tion faris, lastfoje en aŭgusto 2022. Tio signifas ke Pasporta Servo povas sekure ne plu zorgi pri retrokongruo kun IE11, kaj ekadopti modernajn teĥnologiojn.
Ni kaptis iom da cimoj kaj forsendis ilin al pli varmaj landoj, ĉar en Nederlando (kie troviĝas la servilo de Pasporta Servo) estas vintro.
legi pli
Gastigantoj ne devas plu limigi sin al tro baza listo de kondiĉoj. Kontrolu la plivastigitan liston kaj ĝisdatigu la detalojn de via loĝejo, por ke gastoj pli bone sciu kion atendi kaj povu trovi la plej taŭgan loĝejon per la serĉilo.
legi pli
Ekde kelkaj tagoj funkcias la pliampleksigita serĉilo en la retejo. Se antaŭe eblis trovi gastigantojn nur laŭ geografiaj regionoj, la “detala serĉo” havigas la eblecon indiki diversajn deziratajn kondiĉojn kaj eĉ trovi homojn laŭ ilia nomo. Krom tio, vi ne plu estas limigita je gastigantoj: la serĉilo nun permesas trovi ĉiĉeronojn (tiujn kiuj markis “volonte montros la ĉirkaŭaĵon al vizitantoj” ĉe sia profilo) kaj simple tiujn kiuj volonte pasigos kun vi iom da tempo ĉe taso de varma aŭ malvarma trinkaĵo. Esploru la eblecojn uzante la butonon “Agordoj de serĉado” apud la serĉo-kampo.
En la lastaj jaro-kaj-duono ne aperadis aktualigoj, kaj tio povus ŝajnigi ke PS “dormas”. Sed tiu falsa impreso estas ja... falsa. Farataj estis multaj diversaj ŝanĝoj, kun plejparto de ili “sub-haŭtaj” – ne rekte atesteblaj ĉe la videbla interfaco. Legu plu por la detaloj.
legi pli
Foje homoj havas kelkajn telefonnumerojn per kiuj oni povas atingi ilin. Ekde nun la ordo en kiu la numeroj aperas en via profilo gravas – la plej supra numero ĉiam aperos unua.
legi pli
Trovu vin!
publikigita je :
15-a de oktobro 2020
Ĉu vi ŝatus scii kiuj gastigantoj troviĝas en via nuna fizika ĉirkaŭaĵo? Aŭ vi estas survoje al domo de gastiganto sed malfacile sukcesas orientiĝi en la nova loko? Uzu la butoneton “Trovu mian pozicion” ⦿ sur la mapoj en PS. Kombinu kun la butoneto “Tutekrana reĝimo” por pli komforta navigado.
La priskribon de ĉiu loĝejo akompanas mapeto montranta proksimuman geografian ĉirkaŭaĵon en kiu la loĝejo troviĝas. Ni konstatis ke sur poŝtelefonaj ekranoj ĝi estas vere tro eta kaj malfacile permesas vidi detalojn. Tial ni aldonis butonon al ĉiu tia mapeto, per kiu eblas grandigi ĝin je la tuta ekrano. (La butono funkcias ankaŭ por ordinaraj komputiloj kun grandaj ekranoj!)
Ekde nun la paĝoj de la retejo taŭgas ankaŭ por la fizika papera medio, por sen-retaj cirkonstancoj.
legi pli
Pli sekura retejo
publikigita je :
10-a de marto 2020
Ni laste aktualigis la bibliotekojn sur la servilo kaj la komunikkanalon je pli sekuraj versioj. Tio signifas ke PS ne plu subtenas TLS 1.0 kaj 1.1; se vi daŭre uzas Windows XP (eldonitan en 2001) aŭ tre malnovan Android (ĝis KitKat 4.4, eldonitan en 2013) aŭ tre malnovan iPhone (ĝis inkluzive iOS 4, eldonitan en 2010), la retejo ne plu funkcios por vi. Sed vi ne uzas tiujn operaciumojn, ĉu ne ;-) (se vi daŭre uzas, konsideru ke ili estas tre nesekuraj kaj indas ĝisdatigi al pli moderna versio). En Internet Explorer versioj 9 ĝis 10 kaj en Firefox versioj 24 ĝis 26 eblas permane ŝanĝi la agordojn, por ebligi TLS 1.2; La pli novaj versioj jam aŭtomate subtenas tiun ĉi pli sekuran komunikkanalon.
Pli stabila retejo
publikigita je :
28-a de februaro 2020
Verŝajne vi rimarkis ke en la lastaj monatoj la retejo kelkfoje ne estis atingebla. Ni finfine sukcesis izoli kaj elimini la kernan problemon, danke al sugestoj de Joop (por la teĥnikemuloj: temis pri memorliko pro uzo de PyUCA). La retejo nun funkcias en multe pli stabila maniero.
Ni bedaŭras konstati ke dum longa tempo mankis aktualigoj pri la stato de la retejo. Tamen, tio ne signifas ke nenio okazis ekde la lasta novaĵo. Fakte, sen fanfaroj, multaj plibonigoj estis enkondukitaj. (Legu la plenan afiŝon por ekscii pli da detaloj.)
legi pli
Post monatoj da laboro pri geografia sistemo, ni ĝoje anoncas du novaĵojn: la novan serĉilon kaj la mondmapon!
La nova serĉilo ne plu montros nur la gastigantojn ene de la urbo aŭ lando kiun vi elektis, sed ankaŭ la plej proksimajn de tiu loko. Pro tio vi ĉiam ricevos rezultojn, eĉ se la plej proksima gastiganto estas 2000 km-ojn for de via serĉpeto.
La plej gastigemaj gastigantoj certe ĝojos esti pli troveblaj!
Kaj la tre atendita kaj petata funkciaĵo estas la monda mapo! Nepre malkovru ĝin kaj esploru.
Post ses jaroj da atendado kaj monatoj da laboro, la PS-libreto 2017 estas akirebla ĉe la libroservo de UEA!
Tiu ĉi eldono enhavas 974 adresojn el 81 landoj.