Ciberkrimuloj atakis Pasportan Servon publikigita je : 12-a de decembro 2025
Se vi ricevis mesaĝon postulantan de vi konfirmi vian konton, ĝi estas falsa.
En la lastaj tagoj Pasporta Servo troviĝis sub atakoj, kiuj komenciĝis merkrede 10-an de decembro kaj daŭris ĝis vendredo la 12-a de decembro. La krimuloj kreis plurajn kontojn, ĉirkaŭirante la protektojn kontraŭ robotaj registriĝoj, kaj dissendis trompajn mesaĝojn per la retejo. Tiuj mesaĝoj – plejparte en Esperanto! – provis fraŭdi la uzantojn kaj ŝteli iliajn kreditkartajn informojn. Ne komuniku kun la trompaj kontoj kaj ne eniru la retpaĝojn kiujn ili petas vin viziti.
[ • • • ]