Pasporta Servo ne plu subtenas IE

publikigita je : 1-a de februaro 2024

La retumilo Internet Explorer 11 de firmao Mikrosofto naskiĝis en oktobro 2013 kaj estis oficiale retirita je 15a de junio 2022. Ĝia kadukeco signifas ke multaj – jam normigitaj – teĥnologioj de la moderna TTT ne funkcias en ĝi. En la lastaj 2 jaroj ni observis ĉu iuj el niaj uzantoj daŭre vizitas PS-n per Internet Explorer; bonŝance nur 3 uzantoj tion faris, lastfoje en aŭgusto 2022. Tio signifas ke Pasporta Servo povas sekure ne plu zorgi pri retrokongruo kun IE11, kaj ekadopti modernajn teĥnologiojn.


Antaŭa novaĵo : Antaŭjarfina cimo-ĉaso