Antaŭjarfina cimo-ĉaso

publikigita je : 20-a de decembro 2023

Ni kaptis iom da cimoj kaj forsendis ilin al pli varmaj landoj, ĉar en Nederlando (kie troviĝas la servilo de Pasporta Servo) estas vintro.

  • Se via uzantonomo enhavis “@”, vi ekde kelkaj monatoj ne povis sendi mesaĝojn per la interna komunikilo. (Bonŝance nur 2 tiaj uzantoj estis trafitaj.) Tio fakte ne estis problemo en PS mem, sen en la komunikado kun SendGrid, respondeca pri livero de retmesaĝoj.
  • Ĉu okazis al vi foje ke vi erare klakis duoble la butonon? Tio certe okazis al kelkaj personoj kiuj hazarde registriĝis dufoje. Ni nun malebligas la formularajn butonojn post la unua klako.
  • Kaj por tiuj kiuj hazarde agordas sin kiel du-jar-aĝaj, ni nun kontrolas la naskiĝdaton en la profila formularo antaŭ la konfirmo.
  • Iuj lando-nomoj ne estas trafe geokodigataj, kaj sekve la butonoj por tiuj landoj sur la paĝo “landaj organizantoj” ne funkciis bone. Anstataŭe, la serĉo nun ĉiam okazas per la lando-kodo, kiu estas unika.
  • La simplaj mapoj denove funkcias. Kvankam ni tre kontentas pri servoj de Stadia Maps, iliaj prezo-ŝanĝoj signifis ke generado de la bildoj kiuj reprezentas la simplajn mapojn ekde iom da tempo ne plu funkciis, kaj ni devis ŝanĝi la provizanton al Mapbox.

Antaŭa novaĵo : Sciigu kion gastoj atendu en/ĉe via domo Sekva novaĵo : Pasporta Servo ne plu subtenas IE