Mi estas "nova" - kiel PS funkcias? Libreto?



Saluton!

estas egale kiun forumon mi elektas, mia demando estas ghenerala kaj tia forumejo ne ekzistas inter la kategorioj elekteblaj. Do, mi shatas kontakti vin per tiu chi, por mi egzotika kaj fora forumo...

:-)

Antau nelonge mi malkovris tiun chi novan retejon (ech enskribighis!), kiu, nun mi vidas, ekfunkcias. Tamen, mi ne ricevis respondon al mia demando (sendita al pasportaservo(che)tejo.org - demando poste plusendita al CO de UEA, same sen sekvo)pri la eblo membrighi pagante, akiri la libreton, kiu rajtigus min vojaghante utiligi la servojn de la anoj gastigantaj.

Nu, eble iu el Tahitio au Molukoj, au Kiribato legos mian mesaghon chi tie kaj povos respondi miajn demandojn.

amike, Stefano el Svislando.



Ŝovita al la nova forumo "Ĝeneralaj demandoj". -- Paŭlo, 2009-08-24

_Komentoj
bildo de tejo-volontulo
  

(Ni nun kreis novan forumon "Ĝeneralaj demandoj" por tio.)

Do, la regulo nun estas tia: Se vi estas membro en tiu ĉi reta sistemo (ne gravas, ĉu gastiganto aŭ ne), vi rajtas gasti ĉe aliaj gastigantoj.

La libron ni nun preparas, kaj planas ke ĝi aperos fine de septembro.

Paŭlo

bildo de joan
  

saluteton,
Rilate al la libreto, ĉu vi vere bezonas ĝin havante interreton? laŭ mi jam ne estas bezonata ĉar nur 5% da membroj estas maljunuloj aŭ ne havas reton (tio estas mia persona opinio)... kaj ankaŭ en la 21a jarcento ni devas esti ekologiismaj kaj ne uzi paperon por ĉio, ĉu ne?

Fartu bone kaj amuziĝu en PS 2.0
joan

bildo de tonymec
  

La libro laŭdire "prokrastiĝis". Intertempe vi supozeble rajtas uzi la "retan" PS — senpage kiel ĉiam faris gastigantoj.

bildo de esperantisto
  

Nu, estante membro de la virtuala pasporta servo vi rajtas esti gasto ĉe la aliaj membroj. Onidire daŭre estos libro, sed kiu scias...



français
esperanto
فارسی
català
castellano
Eesti
        keel English español français italiano latviešu         lietuvių Nederlands Polski Português (bra) portuguese română         suomi Türkçe 日本語 Български Русский Nederlands         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti

© 1974-2009 Pasporta Servo

Council of Europe   TEJO   Povigita de Drupalo