Fantastaj Spertoj/Vojagxoj per Esperanto! (speciale en Japanio!)
Saluton samideanoj!
Mi simple volas komenci helpi "vigligi" la forumoj de Pasporta Servo, pro la peto de "Joan", programisto de PS.
Do, unue, iom pri mi... Mi estas Aŭstraliano kiu nuntempe loĝas en Osakio en Japanio kaj laboras kiel instruisto de la angla lingvo. Mi ekesperantistiĝis je la komenco de la jaro 2007, kaj mi rigardas mi mem kiel mez-nivela Esperantisto. Mi loĝas en Japanio kaj laboras, de Aŭgusto, 2007. Dum tiu tempo, mi multe ĝojis la kulturan interŝanĝon, la lingvan lernadon, la amikiĝadon, kaj (speciale!) la vojaĝon, kiujn mi povis fari per Esperanto!
Ĝis nun, mi jam partoprenis en du internaciaj esperantaj kongresoj, kaj kvin naciaj/regionaj/lokaj esperantaj kongres-oj/etoj. Ĉiam, mi multe ĝojas la amikiĝadon kaj la vojaĝon kiujn Esperanto povas doni/oferti al mi. Mi jam amikigis multe da simpatiaj/afablegaj japanaj Esperantistoj. Esperanto ja estas unu el la plej grandaj ĝojoj en mia tuta vivo!
Mi ankoraŭ ne vojaĝis ĉien en Japanio, sed tra la Kansaja regiono, al Tokio kaj iomete al Kjuŝu. Mi ege trezoras la amikojn kiujn mi amikiĝis per tiuj vojaĝoj.
Ĉu ankaŭ aliaj homoj spertis bonegajn spertojn tiel, per Esperanto? En Japanio? Aŭ en aliaj landoj? Bonvolu diru! Bonvolu priparolu kun ĉiuj! Aŭ, se iu ajn havus demandojn por mi, bonvolu demandu. Kio estas via plej ŝatata afero pri Esperanto? Kial? Kiel vi pensas pri la Esperantista movado en Japanio? En Azio? Kaj kiel pri la junulara movado en Azio/ Japanio? Tio estas grava afero por mi (kiel junulo!), sed bedaŭrinde, mi preskaŭ tute NE povas renkontiĝi junajn japanajn esperantistojn! Sed kiam mi estas bonŝancega, mi tre ĝojas por renkontiĝi ilin, kaj kutime preskaŭ tuj amikiĝi! Ĉu iu ajn havus ideon por kiel renkontiĝi pli multe da junaj Esperantistoj, speciale en Japanio!?
Do, bonvolu, mi bonvenas iu ajn por respondi al io ajn (ĉiuj, nur kelkaj, eĉ nur unu!) el miaj demandoj. Aŭ eĉ simple komenti pri io ajn en tiu skribaĵo. Ĝis ĉiuj!
Andruo
- Ensalutu aŭ membriĝu por partopreni
Sendi la paĝon














