Mi planas vojaĝi al Novjorko en oktrobro



Salutojn karaj vojaĝemuloj, mia amikino Kasia kaj mi planas vojaĝi unu semajno kaj duono aŭ du semajnoj al Novjorko, ĉefe, kaj eble ni ekskursos al proksimaj urboj dum tiu tempo.
Ni ambaŭ celas tranokti ĉe esperantistoj, kaj pro tio ke ni celas esti tie dum du semajnoj ni devos serĉi kelkaj membroj de Pasporta Servo por ne molesti tro.

Ĉu iu novjorkano havos liberan ejon por ni dum oktobro?

En venontaj semajnoj mi komencos kontakti pere de la monda mapo de Pasporta Servo al gastoj.

dankon kaj ĝis'

joan kaj kasia

_Komentoj
bildo de formiko
  

Mi loĝas en Nov Jork Urbo (Nu, 50 km okcindente)
Ni havas grandan domon kum tre granda ĉambro kun sendrate interreto kaj spaco por 4 aŭ 5 personoj.

bildo de joan
  

finfine, mi vojaĝos sola... Usono ne permesas eniri al Kasia el Pollando.

bildo de joan
  

Por vojaĝi ni bezonas plenigi dokumentojn kaj ni bezonas plenigi la plenan adreson kie ni tranoktos en Novjorko...
Por mi estas t-r-i-s-t-e-g-a ke neniu espernatisto el Novjorko registriĝis en Pasporta Servo.

Ni nur havas du tagojn por trovi domon tie... se ne, ni perdis la flugbiletojn...

KIA KOMPLIKA ESTAS VOJAĜI AL USONO, FEK''''''

bildo de joan
  

Resaluton, mi jam aĉetis la flugbiletojn al Novjorko!!!!

Mi planas vojaĝi de la 12a de oktobro ĝis la 24a.
La 12an mi atingos la urbon en la flugabeno J F Kennedy je la 11h matene, kaj mi revenos la 24an je la 20a vespere.

Mi vojaĝos kun Kasia, ni serĉas gastiganton tie, en kelkaj semajnoj ni kontaktos ilin.

fartu bone,
joan

bildo de joan
  

Sal' Sal' Dankon pro via respondo. Dum tiuj tagoj mi ne povas iri ĉar estas festaj tagoj en mia lando, kaj pro tio la flugbiletoj multekostas en tiu epoko... mi devos vojaĝi tri tagoj post... proksimume mi ekvojaĝos la 14an de oktobro.

Mi volas viziti la urbon, ĉefe... mi planas vojaĝi kun Kasia dum dek tagoj pli-malpli. Baldaŭ mi indikos konkretajn datumojn.

amike kaj fartu bone!
joan



Български Русский catalá čeština deutsch Eesti         keel English español français italiano latviešu         lietuvių Nederlands Polski Português (bra) portuguese română         suomi Türkçe 日本語 Български Русский Nederlands         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti

© 1974-2009 Pasporta Servo

Council of Europe   TEJO   Povigita de Drupalo