Utilaj informoj pri Brazilo.
- En Brazilo ne estas difinita raso, do ĉiuj povas aspekti kiel brazilano. Ne trovu strange se la homoj ne tuj rekonas vin kiel eksterlandanon kaj parolas al vi en la portugala.
- Male al pluraj landoj, en Brazilo oni TRE ŝatas eksterlandanojn. Se vi lernas 3 vortojn en la portugala, ĉiuj amos vin. Jen ĝi; "obriGAdu" = dankon; "purfaVOR" = bonvole; kaj "tuduBEJM" = bone.
- brazilanoj kutime parolas al nekonataj homoj, rakontas siajn tutajn vivojn, kaj eĉ tuŝas amike la nekonatulojn.
- en Brazilo estas multaj rabistoj, ĉefe en grandaj urboj, do se vi havas belan fotilon, faru vian foton kaj tuj kaŝu la fotilon. Provu ne multe "montri" viajn kostajn aparatojn.
- Se iu eta 12 jaraĝa knabo montros pafilon al vi, donu al li tuj, kion li postulas, aŭ li vere pafos vin.
- Eĉ se vi aspektas kiel brazilano, provu vesti vin kiel brazilano, tio helpos eviti rabistojn. Do, ne vestu floran havajan ĉemizon, ŝtrumpon kun sandaloj, ŝtrumpon kun tenisŝuo sur la plaĝo, nek fotilon sur la ventro.
- Brazilo estas varma lando, do ne forgesu sin bajni ĈIUTAGE. Brazilanoj ofte komentas pri malbonodoraj eksterlandanoj.
- Se brazilano manĝas, ekzemple, sandviĉon kaj ofertas al vi, ne akceptu. Tiu nur volis esti ĝentila, sed ne vere volas ke vi akceptu. Male, se vi manĝas ion, ofertu al homoj, kiuj estas proksime de vi (mi esperas ke ili ne akceptos).
- Brazilanoj ĝenerale scipovas neniun vorton en la angla, do prereble parolu klare kaj malrapide en esperanto kaj vi havos pli grandan ŝancon ke homoj komprenu vin.
- Se brazilano interkonsentis kun vi pri rendevuo aŭ kompromiso je iu horo, ne trovu strange se tiu aperos post unu horo, aŭ se tiu tute ne aperos. Brazilanoj ne bone komprenas la vorton kompromiso.
- brazilan(ino)j uzas malmultajn vestojn, sed tio estas pro la varma vetero, kaj ne signifas ke ili volas fari sekson kun vi. Estu ĝentila kaj uzu vian belan paroladon, eble vi havos bonan ŝancon.
- se iu friponulo montros fotojn de belaj junaj knabinoj, atentu ke kelkaj estas ankoraŭ infanoj, kaj tio estas krimo.
- En Brazilo, vivu laŭ brazila stilo, do estu trankvila, ne kuru, profitu la pejzaĝon.
- Eble vi ne kredas, sed tiu bongusta milda drinkaĵo kun citrono, "kajpirinja" estas ege forta. Multaj vikingoj perdis siajn ŝipojn pro ĝi.
- malgraŭ kelkaj malbonaj aspektoj, vizitantoj ĝenerale amas Brazilon kaj ofte revenas ĉi tien.
- Ensalutu aŭ membriĝu por partopreni
Sendi la paĝon














Kompreneble, mi kredas ke Emilio skribis tiun tekston nur kiel ŝerco. Ĉiu brazilano kaj ĉiu urbo en Brazilo estas tiel malsamaj kiel homoj kaj urboj en aliaj partoj de la mondo. Ekzemple, mi estas brazilano kaj kiam mi ofertas manĝaĵon mi vere volas, ke la persono manĝu ĝin; mi ne rakontas mian tutan vivon al nekonatuloj; mi bone komprenas la vorton kompromiso; mi parolas la anglan kaj konas multajn homojn kiujn ankaŭ parolas; mi neniam persone vidis rabistojn kun pafiloj; mi portas multajn vestojn (estas tro malvarme en la sudo nun!)... Sed jes: ni kutime banas nin ĉiutage! Eĉ en la malvarma vetero.
Eble vi troigis pri la danĝero pro ŝtelado, tio ja sencas en kelkaj lokoj kiel en Rio-de-Ĵaneiro, sed ne ĉie.
Se mi legus tion pri iu ajn lando kaj ne aŭdus aliajn vidpunktojn, mi simple ne irus plu al tiu infero. :-P
utilegaj informoj, dankon! :-)
Salaton Rogener !
Mi mem skribis la artikolon, sed eble en mian kapon iris kelkaj ideoj, kiujn mi legis ie, kaj ne memoras nun.
Ĉu vi povas ĝustigi la informojn ?
Emilio
Saluton Emilio!
Mi kredas ke vi prenis tiujn informoj el iu kliŝa turisma paĝo.
Ili estas kutimaj stereotipoj, kiuj ne malofte, tute ne aplikiĝas al la realo.
amike
Rogener