nomo de gastiganto
Sendita de Joelbroz la 22an de januaro 2010.
Mi ĵus aliĝis al la reta versio de Pasporta Servo kiel gastiganto, sed mi ne trovis lokon por enmeti mian nomon. Mi vidas ke aperas ĉe mia adreso nur mia uzantnomo, ne vera nomo. Kiel oni skribu sian veran nomon?
Mi provis en la menuero pri gastigantoj, sed tiam aperis la falsa informo ke mi loĝas ne sola, sed kun iu (mi mem). Evidente, tio celas, kiel estas skribite, kromajn loĝantojn (kunloĝantojn). Do, kie skribi la propran nomon?
- Ensalutu aŭ membriĝu por partopreni
Sendi la paĝon
_Komentoj









Saluton,
Por tion fari, vi nur bezonas anstataŭgi vian uzantnomon per via vera nomo en "Persona kaj familia nomoj:" en via profilo. Tio ne ŝanĝos vian uzantnomo, nur kiu nomo aperos en la paĝo "_Membraro".
Amike