Miaj bonegaj spertoj en la vizitindaj Marakeŝo kaj Saharo
Pasintjare, dum la festoj de la Magdalena en Castelló (Valencilando) mi vojaĝis kun Blanca, Paz kaj Clara al Maroko. Ni loĝis en bela Riad proksime de la centra placo Jemma el Fna (per privataj mesaĝoj, mi povas sendi indikojn se vi interesas). Clara, tamen, loĝis en proksima hotelo ĉar ŝi decidis vojaĝi kun ni en la lasta momento kaj ŝi ne trovis liberan ĉambron en nia Riad.
Por mi, Marakeŝo estis granda sperto: la oloroj, la vizaĝoj de la homoj, la vestaĵoj, la muziko kaj la bonega manĝajo. Mi estas vegetarano kaj tie oni manĝas b-o-n-e-g-e! :-) Maroko estas lando kun bonega manĝajo. Ni manĝis en bonaj restoracioj kontraŭ 6 eŭroj, ni manĝis en la fama placo Jemma el Fna kontraŭ 3 eŭroj, ni manĝis sekaj fruktoj kaj bonegaj oranĝsukoj kontraŭ 50 centoj.
En Marakeŝo ni multe promenis tra la urbo, ni vizitis multajn palacojn kaj kulturaj konstruaĵoj. Kaj post tri tagoj, ni kontraktis gvidanto kaj li kunportis nin al Ouzazarate kaj Zagora, kaj tie ni tranoktis unu nokto en la dezerto.
La ĉielo de la Saharo estas nekredebla, mi tute rekomendas ke vi iru nokte kaj observu la universon tie... multegaj steloj sur via kapo farigos vin pensi pri la beleco de nia mondo :-)
Mi rekomendas la placo Jemma el Fna, la palaco Bahia kaj simple promeni en la merkatoj.
- Ensalutu aŭ membriĝu por partopreni
Sendi la paĝon









