La Koro de la Meksika Esperantistaro

Mi petis 6 monatojn de feriado de mia projecto kaj komunumo (www.canmasdeu.net) en Barcelono, kie mi estas domokupanto kaj volontulo. Dum tiuj ses monatoj, mi decidis veni al Usono kaj al Meksiko.

Dum jaroj mi sonĝas reveni al Meksiko, lando kie mia estis antaŭ 18 jaroj, kiam mi havis 19 jarojn. Tiu vojaĝo vere tre forte ŝanĝigis min, ekkoni la homvarmon de la personoj estis ege bona sperto por usonano alkutimata al homa distanco. Mi estis ĉiam en la kamparo, kaj tendumadis kaj travagis la kampon de Veracruz, Oaxaca, kaj Yucatan preskaŭ sencele, kaj estis tre bona sperto. Daŭris 3 monatoj, sed ŝajnis tutan vivon. Tiame mi havis la libreton de pasporta servo kun mi sed mi preskaŭ ne uzis ĝin pro tio ke mi trovis min malofte tie kie estis esperantistoj. Kaj fakte estis malmultaj esperantistoj en la lando, se mi bone memoras.

Ĉifoje mi havas nur monaton por travagi Meksikon, kaj mi ĉefe vagas krokodile, per CouchSurfing. Sed eĉ inter krokodiloj mi ekkonis al tre interesaj homoj dum la vojaĝo. Sed eble la plej interesa sperto estis viziteto al Santa Maria Ajoloapan por renkonti min kun la familio MARTÍNEZ kaj SCHÄFFER. Mi ekkonis Morayma kaj ŝia fratino Mayelli kaj bofratiĉo Martin, fervora meksika-germana paro kiu verŝajne esperantistigis la tutan familion. Eĉ la onkloj, nevoj kaj avoj salutas esperante. La geedzoj preskaŭ tuttempe okupiĝas pri la esperanta movado en Meksiko. Ili ankaŭ instruas la lingvon, kvankam mi nur vidis la enfamiliajn lernantojn. La infanoj povas kompreni bone. Mi helpis al unu knabiĉo kun sia hejmtaskoj de matematiko kaj eksciis ke mia vorthavo pri geografio estis sufiĉe malkapabla en ajna lingvo krom la angla!

Mi esperas renkonti aliajn Esperantistojn dum la du semajnoj en kiu mi ankoraŭ restos en tiu ĉi afablega lando!

_Komentoj
bildo de brinerustle
  

Ĉu iu scias kiel oni povas enmeti fotojn kaj retadresojn (kaŝitajn en la teksto) en blogpaĝo?



français
esperanto
فارسی
català
castellano
Eesti
        keel English español français italiano latviešu         lietuvių Nederlands Polski Português (bra) portuguese română         suomi Türkçe 日本語 Български Русский Nederlands         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti

© 1974-2009 Pasporta Servo

Council of Europe   TEJO   Povigita de Drupalo