Adreslibro de 2010

Karaj uzantoj de Pasporta Servo!

La adreslibro de 2010 nun estas survoje! Preskaŭ 800 gastigantoj ricevos la adreslibron. Ĉar okazis problemon kun la poŝto en 2008, ĉiuj kiuj rajtis havi ĝin ricevos tiu adreslibro de 2010 (ankaŭ kelkaj kiuj membriĝpetis en 2009).

Kvankam ĝi aspektas simile, la ekzemplero 2010 de Pasporta Servo estas tre malsama, ĉar ĝi estis kompilita per alia metodo, kaj ĝi parte inkluzivas la datenojn de tiu ĉi retpaĝaro. Ĝi ankaŭ enhavas informojn de gastigantoj kiuj aperis en la adreslibro de 2008 (eventuale kun ŝanĝoj, se oni informis pri ili al la oficejo de TEJO aŭ al landa organizanto). Ĝi do enhavas ankaŭ malfreŝajn datenojn (kiuj tiam estas indikitaj per bildo de horloĝo).

Se vi ne ankoraŭ membriĝis en tiu ĉi retpaĝo, ni kore invitas vin tion fari ĉar, estonte, ĝi estos la nura fonto por kompili la adreslibron. Ĉiuj devas membriĝi, eĉ se vi jam aperis en la adreslibro de 2008. Tamen, vi povas sendi mesaĝon al pasportaservo@tejo.org aŭ kontakti la oficejon de TEJO por kunhelpe membriĝi aŭ por ke oni membrigu vin (vidu kiel kontakti la oficejon tie).

Pro tiuj gravaj kaj nepraj eventoj okazintaj dum la jaro, ni bedaŭrinde devas agnoski ke tiu ĉi libro enhavas erarojn, kaj pro tio mi persone kaj sincere bedaŭras kaj petas pardonon. Ni promesas ke la venontaj eldonoj estos pli bonaj.

Ĉion bonan por 2010, kore salutas vin,
Aleks

_Komentoj
bildo de senlatine
  

Kordankon por via laboro. Mi feliĉe atendas ĝin. :)

bildo de tejo-volontulo
  

Krome la adreslibro estas mendebla, ĉe la libroservo de UEA (http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=3474), kaj ĉe lokaj libroservoj



français
esperanto
فارسی
català
castellano
Eesti
        keel English español français italiano latviešu         lietuvių Nederlands Polski Português (bra) portuguese română         suomi Türkçe 日本語 Български Русский Nederlands         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti

© 1974-2009 Pasporta Servo

Council of Europe   TEJO   Povigita de Drupalo