_TEJO.org

Abonrilata enhavo
TEJO popularigas internacian kompreniĝon per renkontiĝoj, edukaj programoj kaj uzo de internacia lingvo, Esperanto. La organizo defendas kulturan riĉecon de lingva diverseco, homajn rajtojn de lingvaj minoritatoj kaj tutmondan kompreniĝon per facila aliro al internaciaj kontaktoj. Uzo de Esperanto estas kadro de niaj klopodoj.
Ĝisdatigita: 2 semajnojn 1 tago antaŭe

Pri TEJO

7an de junio 2012


TEJO popularigas internacian kompreniĝon per renkontiĝoj, edukaj programoj kaj uzo de internacia lingvo, Esperanto.

La organizo defendas kulturan riĉecon de lingva diverseco, homajn rajtojn de lingvaj minoritatoj kaj tutmondan kompreniĝon per facila aliro al internaciaj kontaktoj. Uzo de Esperanto estas kadro de niaj klopodoj.

Ni esperas ke vi ŝatas nian retpaĝaron kaj bonvenigas vin komenti la kontribuojn. Se vi serĉas ne tiom aktualajn novaĵojn vi eble trovos ilin en la forumo.

legi pli

TEJO serĉas volontulon!

15an de aŭgusto 2010
Kandidatiĝu por la venonta ofic-periodo! limdato: 15 de aŭgusto

TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. TEJO-volontulo devas preti labori dum 10-18 monatoj (pli aŭ malpli longa daŭro esceptokaze ankaŭ eblas, ni preferas almenaŭ tutan jaron) ekde tiam, kiam la periodo de volontulado de la nuna TEJO-volontulo Aleks Baudry finiĝos, do ekde septembro 2010 (preciza dato laŭ interkonsento). Ne hezitu jam pli frue sendi mesaĝon al ni, se vi intencas volontuli.

legi pli

RoMEo frapas denove!

27an de julio 2010


Kaj ĉi-foje temas pri duobla bato, publikigante ne unu sed du bildstriojn!

Lupo Alberto rakontas la vivon de la Lupo Alberto, La plej fama helblua lupo en la mondo, lia amrilato kun la kokino Marta, lia amikeco kun Henriko La Talpo kaj ĉiuj la batoj kiujn li ricevas el la hundo Moseo... la unuaj bildstrioj, kaj la plej bonaj kaj amuzaj vinjetoj, ĉiuj grupigitaj en unu komikslibreto.

legi pli

FESTO 2010, vinilkosmas!

24an de julio 2010

La venonta FESTO (FESTO FESTO!!), kiu okazos de la 13a ĝis la 20a de aŭgusto, normale devontus okazis en studentaj domoj de la tuluza universitato Paul Sabatier.

legi pli

Hanojo bonvenigas vin por la Komuna Seminario!

17an de julio 2010


Tiuj kiuj volas viziti Vjetnamion, ni elkore invitas vin al KS, kiu okazos inter la 18a kaj la 20a de decembro 2010 en Hanojo, Vjetnamio.

Samtempe okazos la jubileon de la miljaraĝa malnova citadelo Thang Long ( kiu nun estas Hanojo – ĉefurbo de Vjetnamio ). Ankaŭ okazos Universala Kongreso de esperanto en la jaro 2012. Vi ne nur povos partopreni al komuna seminario de aziaj junuloj per esperanto kun ĉeftemo : "komunikiloj inter junaj esperantistoj" sed ankaŭ ekskursi, viziti vidindaĵojn kaj tradiciajn vestiĝarojn de Hanojo. En semajnfino vi povos viziti noktan bazaron en centra malnova urbo aŭ spekti surakvan pupteatron, fari pliajn aliajn aferojn. Baldaŭ decembro venos do pensu kaj decidu, ni atendas vin, kaj ni kredas ke vi ne bedaŭros!

legi pli

Skoltoj relevas la flagon

26an de junio 2010

Skolta Esperanto Ligo, preparas novan strategian agadplanon por memorigi ĝian 100-jarigon en 2018. La ligo de Esperanto parolantaj geskoltoj planas revigligi ĝian agadon kaj oferi novan programproponon por la skolta movado per la popularigado de diverseco uzante la internacian lingvon.

SEL, la plej malnova internacia skolta organizo planas agi en la kampoj de informado (pri Esperanto en naciaj skoltmedioj ĉi-jare), trejnado (trejnseminarioj por novaj aktivuloj en 2011) kaj aplikado (internacia skolta tendaro en 2012). SEL bezonas geesperantistojn, iamajn au nunajn geskoltojn, kiuj volus kunlabori loke kun naciaj skoltasocioj au internacie ene de SEL. Se Vi volas scii pli, bonvolu viziti esperanto.org/skolta kaj skribi al SEL.Reaktivigo@gmail.com por ricevi pliajn informojn.

legi pli

Fotokonkurso de PEJ

16an de junio 2010
Limdato: 15-a de junio!

Pola Esperanto-Junularo dum lastaj jaroj, produktis kelkajn esperantaĵojn: T-ĉemizojn por Ago-Semajno 2006 kaj Internacia Junulara Kongreso 2009, verŝajne plej famajn “Lingva revolucio” kaj plej laste ankaŭ malfermilojn “Esperanto - Probably the best language in the world”.

Nun PEJ lanĉas konkurson pri fotoj de tiuj produktoj! Fotoj de la esperantaĵoj estu faritaj en plej neordinaraj lokoj kaj plej mojosaj situacioj, en plej diversaj anguloj de la mondo kaj plej neforgeseblaj momentoj, en plej strangaj kuntekstoj kaj ĉe plej famaj vidindaĵoj. Bonvenas ĉiuj mojosaj kaj kreemaj aperigoj de la produktoj.

La proponojn oni atendas ĝis la 15-a de junio. Plej bonaj estos premiitaj per T-ĉemizoj kaj botelmalfermiloj. Pli detalaj informoj pri la konkurso troveblas ĉe foto.pej.pl. La konkurso okazas sub aŭspicioj de TEJO.

legi pli

Ankoraŭ estas liberaj lokoj por Roskilde 2010!

11an de junio 2010


La Dana Esperantista Junulara Organizo (DEJO), nia landa sekcio en Danio, ĉiujare okazigas dum la grandega Roskilde-Festivalo laborfeston por Esperantistoj el la tuta mondo, ekde la 27a de junio ĝis la 5a de julio 2010. Antaŭ kaj post la festivalo ankaŭ okazos aranĝon en Kopenhago.

legi pli

TEJO Tutmonde 2010:1

10an de junio 2010

TEJO Tutmonde 2010:1 nun haveblas en la reta teko de UEA!

La ĉi-foja numero prezentas, inter aliaj, raporto pri la ĉi jara IJF, la agadon de de PEJ kaj intervujon kun komisiitoj de TEJO.

Baldaŭ alvenos ĝi ankaŭ ĉe via hejmo!

legi pli

Komitato de TEJO por la periodo 2010-2012

1an de junio 2010

Ekde hodiaŭ, la 1a de junio, ekoficas nova komitato, por la periodo 2010-2012. Krom la estraranoj, la komitato enhavas 31 membrojn (28 Komitatanojn A por Landaj Sekcioj, 1 Komitatanon A por Fakaj Sekcioj kaj 2 Komitatanojn B). 13 novaj nomoj eniras la liston kaj 12 forlasas ĝin.

legi pli

Kontakto 2010:2

20an de majo 2010


Ĵus aperis en la teko de UEA la lasta numero de Kontakto pri medicino (kaj scienca, kaj alternativa). PDF versio jam haveblas ĉi tie.

legi pli

Vojaĝu al Kubo kun signifa rabato!

19an de majo 2010

Ĉu vi ŝatus partopreni la ĉi-jaran IJK-n, kaj revas ekhavi unikan sperton en la unika lando Kubo –– sed la flugokosto detenis vin de definitiva decido? Ne plu hezitu, venu al IJK!

legi pli

SKolta Esperanto tendaro

18an de majo 2010

La Germana Junulara Asocio volas okazigi Esperantan subtendaron dum pli granda skolta evento, en belaj, grandaj, nigraj tendoj laux tradiciaj mongolaj tendoj en kiuj oni povas fari fajron.

legi pli

Kanditatiĝu por redakti Kontakton!

1an de majo 2010

La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) alvokas al sinproponoj por la posteno de
Redaktoro de la revuo Kontakto.

La revuo Kontakto estas socikultura revuo por ĉefe junulara publiko. Ĝi aperas 6-foje jare en amplekso de 16 paĝoj kaj enhavas artikolojn pri diversaj temoj el la tutmonda socia, kultura kaj arta vivo.

legi pli



français
esperanto
فارسی
català
castellano
Eesti
        keel English español français italiano latviešu         lietuvių Nederlands Polski Português (bra) portuguese română         suomi Türkçe 日本語 Български Русский Nederlands         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti         Български Русский catalá čeština deutsch Eesti

© 1974-2009 Pasporta Servo

Council of Europe   TEJO   Povigita de Drupalo